Bruna noĉoŝterno

La Bruna noĉoŝterno (Anous tenuirostris) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj. Ĝi multe similaspektas kun la Bruna ŝterno kaj kun la Malhelbruna ŝterno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna noĉoŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Anous Anous
Specio: Bruna noĉoŝterno 'Anous tenuirostris'
Jacob Temminck 1823
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu ĉi ŝterno estas eta, 29–34 cm longa kaj kun enverguro de 57–64 cm. Ĝi estas tre malhelbruna kaj krome estas blanka krono kiel kasko, pli hela ĉefrunte kaj poste nuance miksita ĉe la nuko kaj sen tiom precizaj limoj. La beko estas tre longa (pli ol la kapo), fortika kaj maldika. La blanka frunto ne estas tiom blanka ĉe junuloj. Ankaŭ la kruroj estas malhelbrunaj kaj tutretaj. La flugiloj estas longaj kaj mallarĝaj kaj la vosto noĉoforma, kiel sugestas la nomo Bruna noĉoŝterno. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne estas plumarŝanĝo laŭ sezonoj.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas tropikaj kaj subtropikaj marbordoj kaj insuloj de Hinda Oceano, nome en Komoroj, Kenjo, Liberio, Maŭricio, Sejŝeloj ĉefe en insulo Cousin, Sudafriko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj okcidenta Aŭstralio (subspecio A. T. melanops).

La tutmonda loĝantaro estas supozata ĉirkaŭ 1,200,000 individuoj.

Kutimoj redakti

Tiu specio konstruas sian neston el folioj de algoj gluitaj per guano sur branĉoj de manglejoj. Ili nestas kolonie kaj translokigas la koloniojn por ne haltigi la kreskadon de la manglarboj.

Ili manĝas el la mangloj per plonĝado sur etajn fiŝojn kaj kalmarojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti