La Hindia rivera ŝterno aŭ simple la Rivera ŝterno (Sterna aurantia) estas birdo de la familio de ŝternoj nome Ŝternedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rivera ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Rivera ŝterno 'Sterna aurantia'
John Edward Gray 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La plej diferenciga eco de tiu ĉi specio, male al plej granda parto de sternoj, estas k ĝi loĝas en riveroj, anstataŭ ĉejmare. Pli precize ĝi loĝas en internaj riveroj de orienta Irano tra Pakistano, Barato kaj Birmo ĝis Tajlando, kie ĝi jam estas nekomuna. Ne ĉeestas en Srilanko. Malkiel plej granda parto de la sternoj de la genro Sterna, ĝi troviĝas preskaŭ nure en nesala akvo kaj nur malofte ĝi envenas ĝis tajdaj estuaretoj.

Aspekto redakti

Tiu estas mezgranda ŝterno, 38-45 cm longa kun malhelgrizaj supraj partoj, blankaj subaj partoj, tre forkoforma vosto kun longaj flekseblaj stirplumoj kaj longaj pintaj flugiloj. La beko estas dika ĉebaze kaj akrapinta, fortika kaj oranĝflava kaj la kruroj estas mallongaj kaj ruĝaj. Ĝi havas nigran kronon ĝis sub la okulo kaj ĝis la nuko en reprodukta plumaro. Vintre la krono estas grizecblanka kaj punktita kaj striata je nigro; restas malhela masko tra la okulo kaj la bekopinto iĝas malhela.

Ambaŭ seksoj estas similaj sed junuloj havas brunan kapon, brunmarkitajn grizajn suprajn partojn, grizajn brustoflankojn kaj blankajn malsuprajnn partoj. La beko estas flaveca kun malhela pinto.

Kutimoj redakti

Tiu specio reproduktiĝas el marto ĝis majo en kolonioj en malfacile atingeblaj lokoj kiel sablobordoj en riveroj. Ili nestas en grunda truo, ofte en nuda roko aŭ sablo. Tie la ino demetas tri grizverdecajn aŭ ĉamkolorajn, kiuj estas punktitaj kaj striitaj je bruno.

Kiel la sternoj de la genro Sterna, la Rivera ŝterno manĝas per plonĝado fiŝojn, krustulojn, ranidojn kaj akvajn insektojn en riveroj, lagoj kaj bazenoj. Ĝia loĝantaro malpliiĝas pro poluado de sia medio.

Referencoj redakti