La Forstera ŝterno, Sterna forsteri, estas marbirdo de la familio Ŝternedoj aŭ de Ŝternoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Forstera ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Forstera ŝterno 'Sterna forsteri'
Thomas Nuttall 1834
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en internaj regionoj de Norda Ameriko, ĉefe en norda Usono (herbejoj de nordokcidento kaj ĉe la Grandaj Lagoj) kaj suda Kanado kaj migras vintre suden al Karibo, Meksika Golfo, Meksiko, Kalifornio, Florido kaj norda Suda Ameriko ĉefe ĝis Gvatemalo. Estas tutjara loĝantaro ĉe Teksaso.

Tiu specio estas rara sed venas ĉiujare al okcidenta Eŭropo, kaj vintris en Irlando kaj Britio multfoje. Neniu eŭropa ŝterno vintras tiom norde.

Kutimoj redakti

Tiu specio reproduktiĝas en izolitaj kolonioj en marĉoj; la specio estas monogama. Ambau gepatroj faras neston en grunda truo aŭ en amaso de akvoplantaro kie la ino demetas tri aŭ plian ovojn. Kiel ĉiu blanka ŝterno, ĝi defendas agreseme kaj la neston kaj la idojn. Ambaŭ gepatroj kovas -dum malpli ol unu monato- kaj zorgas la idojn.

La kolonioj de Forstera ŝterno kuniĝas ofte kun tiuj de Flavkapa trupialo (Xanthocephalus xanthocephalus), kaj ambaŭ specioj povas gardi unu la alian pro eventuala ĉeesto de predantoj. Pli ĝenaj najbarecoj estas tiuj de Amerika fuliko (Fulica americana) aŭ de Ruĝkola aŭ Grizvanga grebo (Podiceps grisegena), ĉar inoj de ambaŭ specioj povas demeti siajn ovojn en la nestoj de la Forstera ŝterno.

La Forstera ŝterno manĝas fiŝojn per plonĝado, sed ankaŭ ĉasas insektojn dumfluge en la reproduktaj teritorioj marĉaj aŭ manĝas mortintajn fiŝojn kaj ranojn. Ĝi nutras sin kutime en salaj medioj vintre, kiel plej granda parto el la sternoj de la genro Sterna. Ĝi plonĝas plej ofte rekte sur fiŝaroj, kaj ne laŭ "ŝtupoj", preferata metodo de la Arkta ŝterno. La masklo oferas fiŝojn al la ino kiel parto de la ceremonia parigado.

Aspekto redakti

La Forstera ŝterno estas eta ŝterno, 33–36 cm longa kun enverguro de 64–70 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 150 g. Ĝi estas tre simila al la Hirunda ŝterno. Ĝi havas helgrizajn suprajn partojn -kun pli grizaj flugilpintoj- kaj blankajn subajn partojn, sed la plej rimarkinda eco estas la nigra krono de somera plenkreskulo el la bekosupro tra sub la okulo ĝis la nuko. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko ruĝoranĝa kun la pinto nigra. Ambaŭ seksoj estas similaj sed estas laŭsezonaj diferencoj. Vintre, la frunto kaj krono griziĝas kaj blankiĝas kaj restas karaktera nigra okulmasko; tiam la birdo havas nigran bekon. Junuloj estas similaj al vintraj plenkreskuloj. La voĉo estas akra bruo kiel de Ridmevo.

Tiu specio estas nekonfuzebla kun la Hirunda ŝterno vintre pro la nigra okulmasko, sed ĝi estas multe pli simila en reprodukta plumaro. La Forstera ŝterno havas grizan centron en forfegorma blanka vosto, kaj la supraflugiloj estas pure blankaj sen la pli malhela plumobordo de la Hirunda ŝterno.

La Forstera ŝterno, Sterna forsteri, estas nomata laŭ la naturalisto Johann Reinhold Forster.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti