Antemio (arkitekturo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Laŭ Francisko Azorín antemio estas arkitektura termino por referenci al Ornamo imitanta similnomatan vegetaĵon, uzate ofte ĉe la klasika arto.[1]

Fakte la aludita vegetaĵo estas la genro Anthemis (de belaj floroj), el kiu plej ofte nur folioj montreblas en la ornamaj antemioj, kaj tiuj stilizitaj kaj ne realismaj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 15.