La anteridio de la greka „antheros“ = floranta) estas botanika termino: Ĝi estas la maskla gametangio (seksa organo) ĉe kriptogamaj plantoj kiel muskoj, filikoj, likopodioj kaj kelkaj algoj respektive fungoj. En la anteridio kreskas la moveblaj spermatozoidoj, kiuj fekundiĝas en la inaj seksorganoj, nome la arĥegomioj respektive oogonioj, la ovolojn. La surteraj muskoj bezonas akvon por la transporto al la aĥegonio. La akvogutoj povas naĝi mallongdistance en akvoguto al la arĥegonio. La arĥegonioj estas logitaj ĉemotaksise. Eblas ankaŭ majstri pli grandajn distancojn ĉe dioikaj plantoj sprucigante akvogutojn kun spermatozooj al la ina planto.

anteridio (ruĝa) kaj oogonio (apude dekstre) la algo „Chara contraria

Ĉe semplantoj (spermatophytina) la anteridio estas reduktita al la genera ĉelo de la polenkerno. Ankaǔ la filikoj havas anteridiojn.

Literaturo redakti

  • Ulrich Lüttge, Manfred Kluge, Gabriela Bauer: Botanik. Wiley. Weinheim.1994. ISBN=3-527-30031-7.
  • Hans Otto Schwantes: Biologie der Pilze. Eine Einführung in die angewandte Mykologie. serio = Uni-Taschenbücher. volumeno 1871. Ulmer. Stuttgart. 1996. ISBN 3-8252-18 71-6