Antikafejo estas nova speco de ejo, kiu iĝis populara en Rusio kaj en aliaj landoj de KSŜ. Ĝi estas simila al kafejo, sed la plej grava celo de antikafejo estas ne manĝo aŭ trinkaĵo, sed komunikado. Vizitantoj pagas nur por tempo kaj en la ejo homoj povas havi teon, kafon kaj kukojn en nelimigita kvanto. La prezo de manĝetaĵoj enkalkulita en la prezo de tempo.

Sufiĉe ofte en antikafejoj ĉeestas multaj gejunuloj, kiuj ludas tabulajn ludojn, komunikas, spektas filmojn k.t.p.

Koncepto redakti

Antikafejo estas komuna loko kie ĉio escepte de la tempo estas senpaga. La vizitantoj estas tute liberaj en antikafejo, kompare kun normalaj kafejoj kaj restoracioj. Ĉefa kialo viziti antikafejojn estas renkontiĝoj kaj diversaj aranĝoj.

Kutime la ejo havas unu grandan halon kaj kelkajn ĉambrojn kun ujutna (gemuta) interno, kie gastoj libere elektas lokon, moviĝas kaj iam povas mem fari teon aŭ kafon. Ekzistas speciala loko por fari drinkaĵojn kaj elekti diversajn dolĉaĵojn. Ankaŭ haveblas senpaga Wi-Fi kaj multe da tabloludoj.

Ofte vizitantoj rajtas kunporti propran manĝaĵon, trinkaĵon (ekzemple se vi festas naskiĝtagon), nur alkoholaĵoj kaj fumado estas malpermesitaj.

Kutime oni pagas por tempo kiom da minutoj vi pasigis.

Historio redakti

Aŭtoro de la koncepto de lokoj kie oni pagas nur por tempo estas la rusa entreprenisto Ivan Mitin. En 2010 jaro li malfermis lokon kiu nomiĝis «la domo sur arbo», kie vizitantoj mem decidis kiom da ili volas pagi. La ideo estis ke ĉiuj uzantoj de tiu loko iĝas subtenantoj de la projekto. Post unu jaro la nova tipo de kafejo iĝis ege populara kaj Ivan malfermis sekvan antikafejon. Sed nun por pliordigi la pagadon li difinis la prezon kiel unu minuton kontraŭ unu rublo. Do eblas diri ke la unua antikafejo aperis en la jaro 2011 aŭtune kaj nomiĝis libera spaco «Ciferplato». La termino «antikafejo» aperis februare 2012 por nomi la antikafejon «Papilioj».

Disvastigo redakti

Ekde 2012 komenciĝis disvastigado de antikafejoj en tuta mondo. Tamen plej famaj kaj popularaj ili iĝis popularaj en Rusio kaj en aliaj landoj de KSŜ. Iom post iom antikafejoj aperadas ankaŭ en Euxropo (Cxehio, Slovakio, Francio, Germanio, Anglio) kaj Usono.

Unua antikafejo en Eŭropo malfermiĝis en septembro 2012 en Parizo. Post unu jaro en Ĉehio en urbo Poděbrady. En 2013 en Londono.

Eksteraj ligiloj redakti