Apokrito

(Alidirektita el Apocrita)

Apokritoj, Apocrita, estas subordo de insektoj en la ordo de Himenopteroj. Ĝi inkludas vespojn, abelojn kaj formikojn, kaj konsistas el multaj familioj. Ĝi enhavas la plej antaŭenirajn himenopterojn kaj estas distingitaj el la Simfitoj pro la mallarĝa "talio" (petiolo) formita inter la unuaj du segmentoj de la fakta abdomeno; la unua abdomena segmento estas kunigita kun la torako, kaj estas nomita propodeo. Tamen, estas ĝenerala praktiko, kiam oni studas la korpon de apokrito en teknika senco, referenci al la mezozomo kaj al la metazomo (aŭ "gaster") pli ol al la "torako" kaj al la "abdomeno", respektive. La evoluo de kunpremita talio estas grava adapto por la paraziteca vivostilo de praula apokrito, ĉar permesas plian manovreblon de la ovodemetilo de la ino.[1] La ovodemetilo aŭ etendiĝas libere aŭ estas kuntirita, kaj povas esti disvolvigita en pikilo kaj por defendo kaj por paralizado de predo. Larvoj estas senkruraj kaj blindaj, kaj manĝas aŭ ene de gasto (planto aŭ animalo) aŭ en nestoĉelo provizita de la patrinoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apokritoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Himenopteroj Hymenoptera
Subordo: Apokritoj Apocrita
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Familioj redakti

Notoj redakti

  1. Grimaldi, David; Engel, Michael S. (2005). Evolution of the Insects. Cambridge University Press. p. 414. ISBN 978-0-521-82149-0.