Apolono-Belvedero (itale: Apollo Belvedere) estas romia marmora statuo farita laŭ greka origino, eble de la statuo de Lekareso (greke: Λεωχάρης) de la 4-a jarcento a.K. La alteco de la statuo estas 2,24 metroj. La statuo ekspoziciiĝas ĉe la Vatikana Muzeo en Romo.

Kapo de Apolono, modelita laŭ la Apolono de Belvedere (Marmoro, romia kopio de ĉirkaŭ 120–140 p.K.), iam en la kolekto de Vincenzo Giustiniani kaj de James-Alexandre de Pourtalès (Brita Muzeo).

La statuo prezentas la figuron de la dio Apolono. Lia figuro estas desegnita laŭ la helenisma stilo - la figuro ripozas sur unu kruro en pozicio de inter du ŝtupoj sed la manoj ne estas en la kontraŭmeta pozicio. Unu mano staras en la spacon (je la flanko de la korpo kaj antaŭen) kaj tenas sian skulptitan kaj plisitan riĉan robon. Lia alia mano ripozas apud lia korpo. La figuro turniĝas dekstren. Ties haroj estas faritaj helpe de bona elrompado en borilo, laŭ la stilo tipa de la helena periodo. La statuo ripozas sur skulptita arbotrunko, kiu probable estas aldono de la romia kopio (greka skulptaĵo estis riĉa je bronzaj skulptaĵoj, kiuj ne travivis. La roma kopio de marmoro bezonis eksteran subtenon).

Detalo

La skulptaĵo estas delonge konsiderata unu el la plej konataj verkoj de greka skulptaĵo. La statuo estis malkovrita en la 15-a jarcento kaj tuj famiĝis tra la mondo per kopioj kaj gravuraĵoj. En 1504 Albrecht Dürer uzis la skulptaĵon por formi la figuron de Adamo en la konata gravuraĵo "Adamo kaj Eva"; la skulptisto Bonacolsi (Pier Jacopo Alari Bonacolsi) kreis orumitajn bronzajn kopiojn de la statuo; alia konata transartaĵo estas gravuraĵo el ĉirkaŭ de 1530 de Marcantonio Raimondi; la novklasikisma skulptisto Antonio Canova uzis ĉi tiun modelon por priskribi la rolulon de Perseo. Pli modernaj aliroj traktis la skulptaĵon kritike kaj perceptas ĝin kiel "teatreca" ĉar oni perceptas la arton de la klasika periodo kiel la pinton de greka arto.

Ekde la mezo de la 18-a jarcento a.K. ĝi estis konsiderata la plej granda antikva skulptaĵo fare de fervoraj novklasikistoj, kaj dum jarcentoj ĝi karakterizis la idealojn de estetika perfekteco por eŭropanoj kaj okcidentigitaj mondopartoj.