Aprobobalotado estas balotsistemo, en kiu ĉiu balotanto voĉdonas por ajna nombro da kandidatoj laŭplaĉe. Ekvivalante, ĉiu balotanto 'aprobas' aŭ 'malaprobas' ĉiun kandidaton, voĉdonante aŭ ne voĉdonante por ĝi. Por trovi la venkinton oni sumigas la voĉojn por ĉiu kandidato; venkas tiu kun la plej multaj voĉoj.

Eblas uzi aprobobalotadon ankaŭ por elekti pli ol unu kandidaton. Ekzemple, se necesas elekti tri homojn por plenigi tri postenojn, oni voĉdonas en la sama maniero, sumigas la voĉojn kaj prenas la tri kandidatojn, kiuj ricevis pli da voĉoj ol la aliaj.

Aprobobalotado estis unuafoje studita, nomita kaj proponita en la 20-a jarcento, sed la sistemo estis jam uzita en Venecio en la 13-a jarcento kaj en Anglio en la 19-a jarcento.


Vidu ankaŭ redakti