Aracruz Celulose
Aracruz Celulose S.A. estis brazila kompanio, fondita en 1972, kiu produktis paperpaston el blankigita pasto de eŭkalipto. En 2009 ĝi kunfandiĝis kun Votorantim Celulose e Papel kaj ekprenis la nomon "Fibria". La nova kompanio plu havas sian sidejon en San-Paŭlo.
Aracruz Celulose S. A. | |
---|---|
Jura formo | akcia societo (S. A.) |
Fondita | en 1972 |
Sidejo | San-Paŭlo |
Agokampo | papera krudaĵo |
Malfondita | en 2009 |
La kompanio posedis du fabrikojn, unu en Aracruz, en la subŝtato Espirito-Santo, kaj la alia en Guaíba, en Suda Rio-Grando. Ĝi ankaŭ havis arbarajn posedaĵojn en tiuj ŝtatoj, kaj en tiuj de Bahia kaj Minas-Ĝerajso.
Eksteraj ligilojRedakti
- Kilombanoj haltigis la funkciadon de Aracruz Celulose (2007) Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine