Arbereŝoj

(Alidirektita el Arberëshë)

La arbereŝoj (plurale arbëreshë, singulare: arbëresh) estas komunumo albanlingva kiu vivas en la suda parto de Italio. Ofte ili mem sin nomas Arbëria (Albanio). Ili estas la rektaj posteuloj de la albanoj kiuj ekloĝis en la Itala duoninsulo dum la 15a kaj 16a jarcentoj, post la forpaso de la nacia albana heroo, Skanderbego, kaj la laŭgrada konkero de Albanio kaj la tuta bizanca Imperio fare de la Otomanaj turkoj.

Arbereŝoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Teritorioj etne-lingvistike albanaj.

Ili estas la plimulto en la komunumoj siciliaj Piana degli Albanesi kaj Santa Cristina Gela, en loka lingvo nomataj Hora e Arbëreshëvet kaj Sëndahstina, respektive. Ili estas konsiderinda malplimulto ankaŭ en Kalabrio.

La arbereŝa

redakti

Ili parolas la tiel nomatan arbereŝan dialekton, ankaŭ nomata albana de Italioitala-albana en la itala. La arbereŝa estas influita de la itala kaj la greka. ĝia leksikono ofte iĝis miksita kun italaj, turkaj kaj grekaj vortoj; en aliaj kazoj, la radiko de la vorto estas en la greka, dum la sufikso aŭ finaĵo en la albana/arbereŝa, aŭ la radiko de la vorto en la itala, dum la sufikso aŭ finaĵo estas en la albana[1].

En Italio hodiaŭ estas pli ol 260 000 homoj kiuj parolas la arbereŝan lingvon. La urboj kie vivas la Arbëresh havas du nomojn, unu en la albana kaj la alia en la itala, ĉi-lasta uzata precipe de eksterlandanoj.

Arbereŝaj verkistoj

redakti

Arbereŝaj verkistoj dum la periodo de romantistmo skribis siajn verkojn unue en la albana kaj poste tradukis ilin en la italan. En la moderna tempo okazis inverse: la libro estas verkita kaj pensita en la itala, poste tradukita al la albana. Dum la moderna periodo, kultura, ekonomia, socia dependeco, tutmondiĝo, ĉiuj kontribuis al tio ke la arbereŝan alfrontas ekzistecan danĝeron, rezultigante en kompletan lingvan kaj kulturan asimiladon. Tiun danĝeron de asimilado ni trovas esprimita en multaj poemoj de nuntempaj arbereŝaj aŭtoroj ekzemple en la poemo "Çervikati / Cervicati" de Giuseppe Schirò di Maggio[1].

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 (sq) Hysni Ndreu, Bilinguizmi në poezinë e sotme arbëreshe (Dulingvismo en la hodiaŭa arbereŝa poezio), Fjala Shoip, la 17-an de marto 2020, alirite la 3-an de novembro 2021.

Eksteraj ligiloj

redakti