Arbetarnas bildningsförbund

Arbetarnas bildningsförbund (ABF; la laborista eduka asocio) estas la eduka sekcio de la sveda laborista movado. ABF okazigas seminariojn, klasojn, kaj studrondojn pri ĉiaj subjektoj, inkluzive de metiejoj, lingvoj, kaj muziko, kvankam la ĉefaj aspektoj de ABF estas la porsocialismaj politikaj vidpunktoj.

ABF fondiĝis en 1912 per la sveda socialdemokratia partio kaj per iuj el la sindikatoj. Hodiaŭ, la ĉefaj membroj de ABF estas la Socialdemokratoj kaj la Maldekstra Partio.

Ekzistas ABF-ejoj en preskaŭ ĉiu sveda urbeto kaj pluraj en la ĉefaj urboj, kaj la stabejo troviĝas ĉe la strato Sveavägen en Stokholmo. En Göteborg, la ABF-konstruaĵo troviĝas ĉe la Placo Järntorget.

ABF kaj Esperanto redakti

Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA) en la 1930-aj jaroj "intime kunlaboris" kun ABF. Esperanto estis grava stud-objekto en ABF-kursoj kaj de aŭtuno 1930 ABF disponigis al Sveda Esperanto-Instituto (SEI) en la tutsveda radio-programo duonhoron en unu dimanĉo-mateno de ĉiu monato. Pli detale vd. en la artikolo Esperanto-movado en Svedio.

Literaturo redakti

  • 1947: Lindbom, Tage. Sveda Laborista Movado. El la sveda trad. Martin Johansson. [Stockholm]: Sveda Laborista Esperanto Asocio 1947, p. 81-88 .

Eksteraj ligiloj redakti