Arcediano (municipo)

Arcediano estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Arcediano estas tradukebla etimologie al ĉefdiakono, reference al unua senjoro de la loko, nome ĉefdiakono Rozalino aŭ Rozalín, de galega deveno, ĉirkaŭ la jaro 1120.[1]

Arcediano
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37429
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 5° 34′ U (mapo)41.093333333333-5.5602777777778Koordinatoj: 41° 6′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 823 m [+]
Areo 11,48 km² (1 148 ha) [+]
Arcediano (Provinco Salamanko)
Arcediano (Provinco Salamanko)
DEC
Arcediano
Arcediano
Situo de Arcediano
Arcediano (Hispanio)
Arcediano (Hispanio)
DEC
Arcediano
Arcediano
Situo de Arcediano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arcediano [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Sepulcro-Hilario, Tamames, Tejeda y Segoyuela, Puebla de Yeltes, Navarredonda de la Rinconada, El Cabaco, Cereceda de la Sierra kaj La Bastida. Ĝi distas 16 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. Post la unua senjoro ĉefdiakono, la loko dependis de la episkopo de Salamanko. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Los pueblos de la Armuña (2004). p. 51. En Francisco García González, eld. ISBN 978-912-2004.