Arestordono

ordono de juĝinstanco por aresti iun

Arestordono estas skriba ordono subskribita fare de juĝisto, instrukciante la policon aresti personon kiu, laŭ la opinio de la mandata petanto, havas akcepteblan suspektonprima facie indicon ke li faris kriman delikton.

Internacia arestordono redakti

Jura reciproka rekono en Eŭropo redakti

En 2002, la principo estis aplikita por la unua fojo al eŭropaj arestordonoj (EAW) kaj ekstradiciaj proceduroj. Laŭ ĉi tiu principo, la rekomendo estas, ke la formalaj ekstradiciaj proceduroj aplikeblaj en la membroŝtatoj estu aboliciitaj kaj anstataŭigitaj per simpla mekanismo por translokigo de krimuloj inter landoj. Ĉar tiuj mekanismoj povas havi vastajn sekvojn koncerne homajn rajtojn, ili estas bazŝtono de la tuta principo de jura reciproka rekono en krimaj aferoj. [1] Unu el la problemoj estas ke ne ekzistas eŭropa mekanismo por kontrolado ĉar ja la membroŝtatoj subtenas la principojn de libereco, demokratio, protekto de homaj rajtoj kaj la principo de laŭleĝeco. Krome, raporto de 2002 elstarigis fiaskojn de membroŝtatoj en la kampo de protektado de fundamentaj rajtoj, tamen la principo de reciproka rekono ne estis subfosita.

La principo akiris impeton post la okazaĵoj de la 11-a de septembro 2001 kaj la bezono de la Unio pruvi sian kapablon batali internaciajn krimojn. Samtempe, la Eŭropa Parlamento rimarkis, ke ĉi tiuj eventoj ne konsistigis bazon por peti urĝajn procedurojn, ĉar la propono inkluzivas plurajn krimojn kaj ne nur tiujn rilatajn al preventado de terorismo.

La propono de la Komisiono por eŭropa arestordono estis akceptita en malpli ol tri monatoj kaj adoptita fare de la Konsilio en junio 2002. [2] La decido estas deviga rilate al la rezulto, sed la maniero kiel la rezulto estos atingita estas ĉe la bontrovo de la aŭtoritatoj de ĉiu lando mem. La decido ne postulas realan ratifikon kaj post kiam aprobite de la Konsilio, naciaj parlamentoj devas aprobi necesajn ŝanĝojn en naciaj leĝoj por la celo de efektivigo de la decido.

Referencoj redakti

  1. Susie Alegre and Marisa Leaf, Mutual recognition in European Judicial Cooperation: A Step too far too soon? Case study- the European Arrest Warrant. Pg 201
  2. Luxembourg JHA Council, Council Framework Decision on the European arrest warrant (and surrender procedures between member states), (2002/584/JHA) OJ L 190/1 of 18.7.02

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arrest warrant en la angla Vikipedio.