Argentina Antarkta Teritorio

(Alidirektita el Argentina Antarkto)

La Argentina Antarkta Teritorio (hispane Antártida Argentina) estas areo de Antarkto, postulita de Argentino ekde 1961 (jaro de la Antarkta traktato). Tiu areo etendiĝas de la 25-a ĝis la 74-a okcidenta longitudo. Argentino alligas la areon al provinco Tierra del Fuego, Antártida Argentina e Islas del Atlántico Sur (Fajrolando, argentina Antarkto kaj insuloj de suda Atlantiko). Antarkto promesas multan resurson en la tero, kaj tiele anoncis sian pretendon ankaŭ Ĉilio kaj Unuiĝinta Reĝlando, kiuj pretendas parte la samon kiel Argentino.

Argentina Antarkta Teritorio
Teritorio
regiono • aserto de teritorio en Antarktio [+]

LandoArgentino

- koordinatoj75° 0′ 0″ S, 49° 30′ 0″ U (mapo)-75-49.5Koordinatoj: 75° 0′ 0″ S, 49° 30′ 0″ U (mapo)
Areo965 597 km² (96 559 700 ha) [+]

Poŝtkodo9411 [+]

Argentina Antarkta Teritorio (Tero)
Argentina Antarkta Teritorio (Tero)
situo de la regiono en Argentino

Map
Argentina Antarkta Teritorio

Vikimedia Komunejo:  Antártida Argentina [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Antarkto, geografio, pretendoj kaj esploraj stacioj.

La argentina pretendo (kaj pretendoj de aliaj landoj) ne estas agnoskita fare de aliaj landoj, ĉar la Antarkto devas resti netuŝita, laŭ la Antarkta traktato. Oni rajtas uzi ĝin nur por esploraj celoj. Tiun pozicion apogas ĉefe Usono, kiu alvenis malfrue por anonci pretendojn. Usono apogas "malfermon" de la uzrajtoj pro la tuta Antarkto.