Argilŝtono estas pelita sedimento (grajngrandeco malpli ol 0,002 mm) kaj konsistas ĉefe el argilmineraloj (ekzemple montmorilonito, ilito kaj Smektito). Kromaj mikspartoj estas kvarco, feldspato kaj karbonatoj. Argilŝtonoj enhavantaj multe da bitumeno nomiĝas oleardezo.

Argilŝtonoj povas havi diversajn kolorojn, ekzemple hel- ĝis malhelgrize, nigra, ruĝa, kaj verda. Pri la koloro respondecas kvantojn da limonito, hematito, klorito kaj organaj karbonkombinaĝoj kiel bitumeno kaj karbo.

Sub premo kaj temperaturo ŝanĝita, ofte maldikfolie fendanta argilŝtono nomiĝas argilardezo. La fendotavoloj de tiu metamorfa ŝtonaĵo iras paralele al la tavoloj.

Uzado redakti

Argilŝtonoj el ŝvelkapablaj argilmineraloj (montmorilonito) estas uzataj en la briko- kaj ceramikaĵfaranta industrio.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Johannes Hartlieb:Regionale Erfassung der Tonsteine des rheinisch-westfälischen Steinkohlengebirges und Versuch ihrer Auswertung als Leithorizonte. Springer Fachmedien Wiesbaden GmbH, Wiesbaden 1961.