Montmorilonito
La mineralo Montmorilonito estas ofta tavolsilikato kun la kemia konsisto ~(Al1,67Mg0,33)[(OH)2 Si4O10] • Na0,33(H2O)4. Ĝi kristaliĝas en monoklina kristalsistemo kaj formas nur mikroskope malgrandajn, nadloformajn kristalojn, kiuj formas kompaktajn mineralagregatojn. En pura formo montmorilonito estas blanka. Ĝi povas ankaŭ esti flava ĝis ruĝa kaj verda ĝis blua. Montmorilonito estas argila mineralo kaj grava substanco (60–80 %) de bentonito.

fajnnadla montmorilonito en kvarco el la minejo „White Queen Mine“, Hiriart montaro, Kalifornio, Usono.
Specialaj ecojRedakti
Montmorilonito havas altan joninterŝanĝan kapaciton, ĉar ĝi povas interŝanĝi la katjonojn.
ReferencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Handbook of Mineralogy – Montmorillonite (englisch, PDF 82,9 kB)