Ariane 1 estis la unua versio de la familio de raketoj Ariane. Ariane 1 estis ĉefe desegnita por orbitigi du komunikajn satelitojn samtempe, reduktante la prezon de lanĉado. Kiam la satelitoj pligrandiĝis, estis disvolviĝitaj pli grandaj versioj de la raketo: Ariane 2 kaj Ariane 3.[1]

Ariane 1
rocket model vd
Dum 24-a de decembro 1979 - 22-a de februaro 1986
Sekvanto Ariane 2
vdr
Maketo de la raketo Ariane 1 ĉe la Musée de l'air et de l'espace en Le Bourget, Francio.

Priskribo redakti

Ariane 1 estis la unua lanĉo-veturilo disvolvita de la Eŭropa Kosma Agentejo. Ĝi baziĝas sur la lanĉo-veturilo L3S Europa. La disvolviĝo de la lanĉo-veturilo estis rajtigita dum julio 1973. La prezo de la projekto estis taksita je 2 milionoj da eŭroj. Kun maso je la lanĉo de 210.000 kg, Ariane I kapablas meti en terstabila orbito unu sateliton aŭ du malgrandajn satelitojn kun entuta maso de 1.850 kg.

La lanĉo-veturilo Ariane 1 estis kvar-etaĝa raketo. La unua etaĝo havis kvar motorojn Viking disvolvitaj de la Société Européenne de Propulsion. La dua etaĝo havis nur unu motoron Viking.

La tria etaĝo havis motoron el du brulaĵojn (LOX/LH2) kun puŝforto de 7.000 kgf (69 kN). La kvara etaĝo konsistis el motoro el solida brulaĵo Mage-1 kun puŝforto de 20 kN.

Lanĉoj redakti

La unua lanĉo okazis la 24-an de decembro 1979, kaj ĝi estis sukcesa. La dua lanĉo, en 1980, malsukcesis pro nestabila brulado de unu el la motoroj Viking de la unua etaĝo. La tria lanĉo sukcese orbitigis tri satelitojn, kaj ankaŭ la kvara kaj kvina flugoj estis sukcesaj.

Dum la sekva lanĉo, la unua komerca, la raketo ĉesis funkcii post 7 minutoj de flugado pro malbona funkciado en turbinpumpilo de la tria etaĝo. Post ĉio-ampleksan studon de la veturilo, la sekvaj ses lanĉoj estis sukcesaj. La kosmosondilo Giotto estis sukcese lanĉita per la deka lanĉo de la Ariane 1 (flugo V14) la 2-an de julio 1985.

La unua satelito SPOT estis orbitigita per la dek unua kaj lasta flugo de la raketo Ariane 1 la 22-an de februaro 1986.[2]

Kronologio redakti

Flugo Dato Ekfluga platformo Ŝarĝo Rezulto Rimarkoj
L-01 24-a decembro 1979 ELA-1 CAT-1 Sukcesa Unua flugo
L-02 23-a majo 1980 ELA-1 Firewheel Subsat-1,2,3,4 Amsat P3A
CAT 2
Malsukcesa Nestabila brulado de unu el la motoroj Viking de la unua etaĝo
L-03 19-a junio 1981 ELA-1 Meteosat 2
Apple
CAT 3
Sukcesa
L-04 20-a decembro 1981 ELA-1 MARECS 1
CAT 4
Sukcesa
L-5 10-a septembro 1982 ELA-1 MARECS B
Sirio 2
Malsukcesa Unua komerca lanĉo
La raketo ĉesis funkcii post 7 minutoj de flugado pro malbona funkciado en turbinpumpilo de la tria etaĝo
L-6 16-a junio 1983 ELA-1 ECS 1
Amsat P3B (Oscar 10)
Sukcesa
L-7 19-a oktobro 1983 ELA-1 Intelsat 507 Sukcesa
L-8 5-a februaro 1984 ELA-1 Intelsat 508 Sukcesa
V-9 23-a majo 1984 ELA-1 Spacenet 1 Sukcesa
V-14 2-a julio 1985 ELA-1 Giotto Sukcesa
V-16 22-a februaro 1986 ELA-1 SPOT 1
Viking
Sukcesa Lasta flugo

Referencoj redakti

  1. Ariane 1,2,3. Ariane 1. ESA (2004-05-04). Alirita 2009-09-28.
  2. Launch History. Ariane 1. Gunter's Space Page (2009-04-16). Alirita 2009-09-28.

Eksteraj ligiloj redakti