Armor Ambush estas agada pafa videoludo por Atari 2600 produktita de M Network. Mattel origine eldonis la ludon en 1979 kiel Armor Battle por sia videoludilo Intellivision.[1]

Armor Ambush

Disvolvo M Network
Eldoninto M Network
Dato de lanĉo 1982
Platformo Atari 2600
Ĝenro Pafa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Ludomaniero

redakti
 
Ekrankopio (Armor Ambush)

Armor Ambush estas ludo, kiu donas al ludantoj kontrolon de tankoj, kiuj batalas unu kontraŭ la alia sur tereno, kiu ofertas diversajn gradojn de teksturo kaj traversebleco. Duelantaj tankoj estis temo jam konata de posedantoj de Atari 2600 ekde Combat : tiu ĉi ludo estis pakita kun preskaŭ ĉiu sistemo de la videoludilo, kaj havis tre similan koncepton.

Tamen, Armor Ambush plivastigas la simplajn batalojn disponeblajn por ludantoj de Combat. La ludo okazas sur hazarde generita batalkampo por ĉiu raŭndo. Aldone, ludantoj povas faligi minojn sur la batalkampo per samtempaj premado de la pafbutono kaj tirado malsupren de la stirstango. La minoj restas aktivaj dum la tuta daŭro de la batalo, detruante ambaŭ tankojn, kiuj trafas ilin. Ludantoj povas kontroli du tankojn kaj ŝanĝi inter ili laŭ komando. La tereno estas pli diversa, prezentante areojn de foliaro, akvo, kaj naturaj baroj. Sed kiel ĉe Combat, ne ekzistas artefarita intelekto por la komputilo, kaj la ludo do bezonas du ludantojn.

Referencoj

redakti
  1. Goodman, Danny (Spring 1983). "Home Video Games: Video Games Update". Creative Computing Video & Arcade Games. p. 32.