Armuña [arMUnja] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana.

Armuña
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40494
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 238  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 4° 19′ U (mapo)41.077222222222-4.3191666666667Koordinatoj: 41° 5′ N, 4° 19′ U (mapo) [+]
Alto 903 m [+]
Areo 46 km² (4 600 ha) [+]
Armuña (Provinco Segovio)
Armuña (Provinco Segovio)
DEC
Armuña
Armuña
Situo de Armuña
Armuña (Hispanio)
Armuña (Hispanio)
DEC
Armuña
Armuña
Situo de Armuña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Armuña, Segovia [+]
vdr
Armuña en la provinco Segovio.
Carbonero de Ahusín.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 246 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 100 el 1991.

Ĝi distas 28 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Santa María la Real de Nieva, Bernardos, Carbonero el Mayor, Tabanera la Luenga kaj Yanguas de Eresma. La municipo estas formata de loĝloko Armuña, municipa ĉefurbo, kaj Carbonero de Ahusín, municipo sendependa ĝis 1972, kiu iĝis poste submunicipo. La aktuala municipo Añe, dum la periodo inter la 19a de Aprilo 1972 kaj la 27a de Novembro 1980 ne estis sendependa, sed aliĝinta kiel submunicipo al tiu ĉi municipo.

Historio redakti

Estas paleontologia kuŝejo de Supra Kretaceo kun restaĵoj de fiŝoj, testudoj, dinosaŭroj kaj aliaj reptilioj. Krome oni trovis elstaran geometrian mozaikon en romia vilao (1-a ĝis 4-a jc.). La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti