Arondismento Argelès-Gazost

arondismento de Francio

La arondismento Argelès-Gazost (france arrondissement d'Argelès-Gazost, okcitane Arrondiment d'Argelèrs de Gasòst) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Altaj Pireneoj, france Hautes Pyrénées [ot pirene], okcitanlingve Pirenèus Nauts [pireneŭs naŭts], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Argelès-Gazost, okcitane Argelèrs de Gasòst. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 37 801 personoj sur areo de 1 300 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².

Arondismento Argelès-Gazost
france: Arrondissement d'Argelès-Gazost

okcitane: Arrondiment d'Argelèrs de Gasòst

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Altaj Pireneoj
Ĉefurbo Argelès-Gazost
Areo 1 300 km² (130 000 ha)
Loĝantaro 37 801 (2021)
Denseco 29 loĝ./km²
INSEE-kodo 651
Komunumoj 87
Vikimedia Komunejo: Argelès-Gazost

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 3 kantonoj.

Vidu ankaŭ

redakti