Arondismento Tuluzo

arondismento de Francio

La arondismento Tuluzo (france arrondissement de Toulouse, okcitane arrondiment de Tolosa) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Haute-Garonne, jen france, prononco [ot ɡaʁɔn], okcitane Nauta Garona [naŭto garuno], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Tuluzo, Toulouse, okcitane Tolosa. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 1 125 390 personoj sur areo de 2 531 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 445 loĝantoj/km².

Arondismento Tuluzo
france: Arrondissement de Toulouse

okcitane: Arrondiment de Tolosa

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Haute-Garonne
Ĉefurbo Tuluzo
Areo 2 531 km² (253 100 ha)
Loĝantaro 1 125 390 (2021)
Denseco 445 loĝ./km²
INSEE-kodo 313
Komunumoj 225

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 21 kantonoj.

Vidu ankaŭ

redakti