Aruĝavank
Aruĝavank aŭ Katedralo de Aruĝ (armene Արուճավանք; krome Sankta Gregorio) estas armena preĝejo kiu apartenas al la Armena Apostola Eklezio, kiu troviĝas sur ŝtona altebenaĵo ĉe la okcidenta parto de la monto Aragaco en vilaĝo Aruĝ, Aragacotno, Armenio. Laŭ murosurskriboj en la orienta muro kaj manuskriptoj skribitaj de historiistoj Ghevond, Hovhannes Drasĥanakerci, kaj Stepanos Asoghik, la preĝejo kaj apudaj konstruaĵoj estis komisiitaj de la princo Gregorio Mamikonjan kaj lia edzino Heghine inter 661-682 p.K. Arkitekture ĝi estas unu el la plej gravaj armenaj preĝejoj de la Mezepoko kaj ankaŭ unu el la plej grandaj[1].
Aruĝavank | ||
---|---|---|
kultura havaĵo, kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 40° 17′ 21″ N, 44° 4′ 50″ O (mapo)40.28910644.080614Koordinatoj: 40° 17′ 21″ N, 44° 4′ 50″ O (mapo) | |
Estiĝo | 7-a jarcento | |
Aruĝavank | ||
Vikimedia Komunejo: St. Grigor Church of church complex in Aruch [+] | ||
Historio
redaktiAruĝ fariĝis citadelo en la malfrua mezepoko. La ruinoj de la palaco estis elfositaj en 1947 kaj inter 1950 kaj 1952. La restaĵoj de du strukturoj de la palaca komplekso de Princo Gregorio Mamikonjan estis trovitaj sur la suda flanko de la preĝejo Sankta Gregorio. Estas ia diskutado pri la ĝusta dato de la kompletiĝo de ĉi tiu preĝejo pro la referenco en la surskribo al la regado de la bizanca imperiestro Konstanteno la 3-a (641). Laŭ Marr, Haroutyunyan kaj Manutcheryan, oni kredas, ke ekzistas konfuzo kun la imperiestro Konstanto la 2-a (641-668)[2].
La preĝejo estis restarigita dum 1946-1948, krom la tamburo kaj kupolo. La preĝejo estis vaste damaĝita de tertremoj kaj eble de sia uzo kiel fortikaĵo en la 16a kaj 17a jarcentoj (Oramanian, 1948).
Arkitekturo
redaktiAruĝavank estas kupola halo ununura-nava baziliko. Ĝia tamburo poste kolapsis antaŭ restarigaj klopodoj.
Galerio
redakti-
Mapo de Aruĝavank kaj ĉirkaŭa regiono.
-
Suda fasado de la katedralo.
-
Absido de Aruĝavank.
-
Surskribo sur la timpano super la ĉefa portalo.
-
Unu el du kapiteloj de la ruinoj tuj ekster la preĝejo.
Referencoj
redakti- ↑ Encyclopedia of Armenia; Armenian Studies Program at CSU, Fresno
- ↑ Different historians give the completion date as follows: 668 according to Strzygowski, 1918 and Der Nersessian, 1969; 670's according to Mnatsakanyan in Aknark, 1964, and Haroutyunyan 1975; 666 by Manutcheryan, 1977.