Asembleo de la Departementoj de Francio


La Asembleo de la departementoj de Francio (france "Assemblée des départements de France" aŭ "ADF") estas asocio, kiu reprezentas, plurmaniere, ĉiujn departementojn de Francio kaj kiu estas membro de la Eŭropa Domo de Lokaj Povoj en Francio.

Asembleo de la Departementoj
de Francio (ADF)
Assemblée des départements
de France (ADF)
Celo Defendo de la interesoj de la francaj departementoj
Influaero Francio
Prezidanto fondinto Aimé Malécot, Loire
Fondiĝo 1946
Prezidanto Claudy Lebreton
Vicprezidanto Michel Dinet
Ĝenerala sekretario Bruno Sido
Ĝenerala direktoro Jean-Christophe Baudouin
Sidejo Parizo
Membroj 102 Departementajn Konsiliojn kaj Departementajn Kolektivumojn
Interretejo www.departements.fr
Lasta modifo 7-an de decembro 2012
vdr

Prezento redakti

ADF ofertas al departementaj elektitoj kaj teknikistoj rimedojn por kompari siajn ideojn, interŝanĝi spertojn kaj decidi pri komunaj pozicioj pri la grandaj naciaj temoj.

Ĝi estas prezidata ekde 2004 de Claudy Lebreton, prezidanto de la Departementa Konsilio de Côtes-d'Armor kaj estas kondukata ekde 2012 de Jean-Christophe Baudouin.

La maldekstra plimulta frakcio estas prezidata de Marie-Françoise Pérol-Dumont, deputitino kaj prezidantino de la Departementa Konsilio de Haute-Vienne.

Komisionoj redakti

ADF havas 18 fakajn komisionojn Arkivigite je 2009-03-12 per la retarkivo Wayback Machine.

En 2007, la komisiono Promotion, Communication, Information et NTIC (esperante "promocio, Komunikado, Informado kaj NTIK") estis kondukita de Thierry Carcenac, prezidanto de la Departementa Konsilio de Tarn.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti