Asfaltaj minejoj en Travers

La Asfaltaj Minejoj en Travers situas en la vilaĝo Travers en la komunumo Val-de-Travers en la kantono Neuchâtel en Svislando. La nomo de tiuj minejoj estas La Presta. Tiu valo Val-de-Travers situas en la geografia regiono Ĵuraso, kiu estas karsta, tio estas, ke la akvo solvas la rokojn kaj en tia montaro abundas la kavernoj kaj subteraj vojoj.

Asfaltaj minejoj La Presta.

Jam en 1711 apud la rivero Areuse oni trovis asfalton kaj komenci ekspluadi ĝin. Tio daŭris ĝis 1986.

Nuntempe turistoj venas por viziti tiun reton de vojoj kaj kavernoj subteraj. La loko apartenas al la kantona listo de valoraj kulturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti