Astrophysics Data System
La Astrofizika Datena Sistemo, angle Astrophysics Data System, estas reta datenbanko pri astronomio kaj astrofiziko. Ĝi estis evoluigita kaj financata de NASA kaj enhavas pli ol ses milionojn da informoj pri publikaĵoj el tiuj fakoj.
Astrophysics Data System | ||
---|---|---|
malfermita arkivo bibliografa datenbazo datena biblioteko | ||
Komenco | 1992 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La datenbanko estis kreita en 1992. Ĝian organizadon faras la Astrofizika Centro Harvard-Smithsonian. Laŭ studo[1] ĝi ĉiujare ŝparas al sciencistoj plurajn cent milionojn da dolaroj, alie necesajn por serĉado de publikaĵoj.
Multaj malnovaj artikoloj estas senpere alireblaj tie. La uzo por privataj celoj estas senkosta.
Eksteraj ligiloj
redakti- adswww.harvard.edu, reta aliro al la datenbanko.
Fontoj kaj referencoj
redakti- ↑ Kurtz, M.J.; Eichhorn G., Accomazzi A., Grant C.S., Murray S.S., Watson J.M. (2000). "The NASA Astrophysics Data System: Overview". Astronomy and Astrophysics Supplement 143: 41–59.