Atestilo pri diska vendo

La Atestilo pri diska vendo estas sistemo certiganta, ke muzika registrado sendis, vendis aŭ disvastigis certan nombron de unuoj. La limo-kvanto varias laŭ speco (kiel albumo, unuopaĵoj, muzikfilmoj) kaj laŭ nacio aŭ teritorio.

Knaba bando Plus One kun ora disko.

Preskaŭ ĉiuj landoj sekvas variaĵojn de la atestaj kategorioj, kiuj estas nomitaj laŭ valoraj materialoj (oro, plateno kaj diamanto, plej populara ora disko).

La sojlo postulita por ĉi tiuj premioj dependas de la loĝantaro de la teritorio kie la registrado estas publikigita. Tipe, ili estas donitaj nur al internaciaj eldonoj kaj estas premiitaj unuope por ĉiu lando kie la albumo estas vendita. Eble diferencas vendaj niveloj, eble 10-foje malpli altaj ol aliaj, por malsamaj muzik-komunikiloj (ekzemple: videoj kontraŭ albumoj, unuopaĵoj aŭ elŝutoj).