Attila László (kantisto)

LÁSZLÓ Attila [la:slo:] estas hungara kantisto, gajninto de 3-a serio de konkurso Stelo naskiĝas en 2011 (Hungario). Li naskiĝis en Târgu Secuiesc (Rumanio) la 18-an de oktobro 1996.

Attila László
2020
2020
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1996 (1996-10-18) (27-jaraĝa)
en Târgu Secuiesc
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Biografio redakti

Attila László de sia 9-a jaro lernis pianludon. La loka kantoro lasis al li orgeni en preĝejo.

Albumoj redakti

Lia unua albumo aperis en printempo de 2012 kun titolo "Ezer szív együtt dobban" (Mil koroj kune pulsadas), komponaĵoj de Zoltán Dandó, Ervin Krenyiczki kaj Gábor Závodi.

Distingoj redakti

  • 2011 - Stelo de Târgu Secuiesc
  • 2012 - Transylvanian Music Awards- La malkovrito de la jaro
  • 2012 - Transylvanian Music Award- La voĉo de la jaro (transilvania kategorio)

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  • Hungara vikipedio