Attila PAPP [pap] estas rumania hungara poeto, folkloristo. Li naskiĝis en Chiraleu la 24-an de februaro 1944.

Kariero redakti

Attila Papp diplomitiĝis en UBB de Kluĵo pri hungara lingvo kaj literaturo (1967). Li instruis en pluraj vilaĝoj (1967-74), poste li estis direktoro de Kulturdomo de Marghita (1974-75), denove instruisto. Li estis kunlaboranto de Fáklya, Napsugár, Jóbarát, Bihari Napló, Keresztény Szó , respondecdredaktoro de loka gazeto Margitta (1992-94); redakcikomitatano de Margitta és Vidéke (1994-97). Li estas ano de Kriza János Néprajzi Társaság.

Libroj redakti

  • Csillaghullás (porinfanaj poemoj, Nv. 1990);
  • Libavonat (porinfanaj poemoj kun ilustraĵoj Emese Keller, 1991);
  • Ireg makacs kakasa (versaj fabeloj, Nv. 1997).

Fonto redakti