"Ave Crux Alba" (Ni salutas vin, kruco alba) estas la himno de la Malta Ordeno, kiun Napoleono Bonaparte el la insulo Malto en la 1798-a jaro forpelis. En niaj tagoj ĝi estas jura subjekto en la senco de la internacia juro. Pro tio kvazaŭ necesis havi propran himnon.

Ordena flago

La alba kruco estas ankaŭ la signo kaj la flago de la menciita ordeno. La komponisto Alfredo Cosorti kreis en 1930 triumfan marŝon. En novembro 1932, frato Lodovico Chigi Albani della Rovere, la tiama granda majstro, motuproprie la muzikiston ene de la rangaro kavalira promociis. Mallonge post la melodio deklaritis la oficiala himno. La orginala versio estas latinlingva. La tekstoverkinto malkonatas.

Teksto (latina originalo kaj traduko) redakti

Ave Crux alba, summae pietatis signum,
Ave Crux alba, salutis nostra sola spes,
Corda fidelium inflamma adauge gratiam, adauge gratiam.
Ut omnia vincat tuorum ardens caritas,
Ut omnia vincat tuorum ardens caritas.

Saluton al vi, alba kruco, signo de la plej alta pieco,
saluton al vi, alba kruco, ununura espero de nia saviĝo,
ekardigi la korojn de la fideluloj kaj pliigu la gracon, pliigu la gracon.
Por ke la flama amo de la viaj ĉion superu,
ke la flama amo de la viaj ĉion superu.

Eksteraj ligiloj redakti