Aviadilatakoj kontraŭ Rabaul (1943)

Aviadilatakoj kontraŭ Rabaul estis batalo de la Pacifika Fronto en la Dua Mondmilito okazinta ĉefe la 11-an de novembro 1943.

Japana krozoŝipo Ĉikuma sub atako la 5an de Novembro 1943.

La Aliancanoj de la Dua Mondmilito faris aeratakon kontraŭ forto de krozoŝipoj en la grava japana bazo de Rabaul en Novembro 1943. Responde al la aliancana invado de Bougainville, la japanoj alportis fortan aron da krozoŝipoj el Truk, ilia ĉefa ŝipbazo en la Karolinaj Insuloj ĉirkaŭ 800 mejlojn norde de Rabaul, al Rabaul en preparado por nokta batalo kontraŭ la aliancana ŝiparo de liverado kaj subtenado. Aliancanaj aviadiloj el aviadilŝipoj kaj el surteraj bazoj atakis la japanan ŝiparon, la flughavenojn kaj havenajn instalaĵojn en la insulo Nova Britio por protekti la aliancanan amfibian invadon de Bougainville. Kiel rezulto de la aviadilatakoj kontraŭ Rabaul, la japana ŝiparo ne plu povis minaci la surteriĝojn. La sukceso de la aviadilatakoj ekŝanĝis la tre fortan kredon ke la aviadiloj el aviadilŝipoj ne povas defii la aviadilojn el la surteraj bazoj. Japanoj perdis duoble da aviadiloj ol la Aliancanoj (ĉirkaŭ 50) kaj ses krozoŝipoj rezultis tre damaĝitaj.

Koordinatoj: 4° 11′ 58″ S 152° 10′ 4″ O / 4.19944 °S, 152.16778 °O / -4.19944; 152.16778 (Rabaul) (mapo)