Azena sepulto (lat. sepultura asinisepultura asinina), ankaŭ hunda sepulto (lat. sepultura canina)[1], estis formo de rituala puno, konsistanta en senceremonia meto de la korpo de mortinto ekster konsekrita grundo de tombejo (ekzemple ĉe vojkruciĝoj de vojoj aŭ sub pendumilosub furco). Validigata ĝi estis rilate al personoj meritantaj ekskomunikon[2], precipe al sinmortigintoj kaj herezintoj; eventuale pli ĝenerale kontraŭ sociaj parioj. Ĝi estis uzata en mezepoko kaj frua novepoko.

Nocio azena sepulto en juraj tekstoj aperas unuafoje en la 11-a jarcento en dokumento Decretum de Burchard de Worms.[3] La nomo estas derivita el biblia teksto Jeremio: 22, 19: "Li estos sepultita, kiel oni sepultas azenon, li estos eltirita kaj forĵetita eksteren malantaŭ jerusalemaj pordegoj."

Referencoj redakti

  1. Vandekerckhove, Lieven: On Punishment. The Confrontation of Suicide in Old-Europe. Leuven, 2000, p. 21.
  2. Jaser, Christian: Ecclesia maledicens. Rituelle und zeremonielle Exkommunikationsformen im Mittelalter. Tübingen, 2013, p. 197.
  3. Vandekerckhove, op. cit., p. 20.