Insulo Béniguet

(Alidirektita el Béniguet)
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

La insulo Béniguet (france) respektive Benniget (bretone, plene Enez Benniget, "la insulo benita") estas insulo de Francio. Ĝi situas en la Manika Markolo, sur la nordaj bordoj de Bretonio, en departemento Côtes-d'Armor, ne malproksime de Paimpol. La insulo estas parto de la insularo de Bréhat, ene de la insularo situas okcidente, kaj laŭ la stato de 2015 estas privata posedaĵo: familio de hotelistoj aĉetis ĝin en 1999 kaj planas starigi luksan kaj elitan feriejon, je la fortaj protestoj kaj obstakloj de la mediprotektaj regionaj instancoj. La insulo havas areon de 18 hektaroj, kaj la plej alta punkto situas 27 metrojn super la marnivelo.

Béniguet
insulo
Akvejo Manika Markolo
Insularo Insularo de Bréhat
Geografia situo 48° 51′ N, 3° 1′ U (mapo)48.842222222222-3.0183333333333Koordinatoj: 48° 51′ N, 3° 1′ U (mapo) f1
Béniguet (Côtes-d'Armor)
Béniguet (Côtes-d'Armor)
DEC
Béniguet
Béniguet

Map

Areo 18 hektarojdep1 w3f4
Plej alta loko 27 m
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/alteco mankasf5
vdr

Onidire en la 17-a kaj 18-a jarcentoj la insulo estis loĝloko de kontrabandistoj, kaj komence de la 20-a jarcento kelkajn jarojn la franca verkistino Colette vivis tie.

signoj de erozio ĉe la norda insula bordo