Bösenberg-fontano (Erfurto)

La Bösenberg-fontano estas unu el la multnombraj akvaj konstruaĵoj en Erfurto. Ĝi troviĝas en la Jacobsen-kvartalo proksime al la norda stacidomo kaj honoras Bösenberg, pioniro de moderna konstruado en la 1920-aj jaroj.

La fontano en la Neuendorf-strato.

Bauhaus-fono redakti

En Weimar naskiĝis Bauhaus kaj implicite la moderno de la arkitekturo. Kvankam la movado - ne laste pro protestoj de etspiritaj vajmaranoj - devis translokiĝi al Dessau, la goeta urbo ĝis hodiaŭ fanfaronis pri Bauhaus. La domo de ĉe Horn kaj la Van-de-Velde-konstruaĵo respeguligu ĝis nun la iaman gloron de avangardisma agado en Weimar. Tamen - krom tiuj du konstruaĵoj kvazaŭ nenie en Weimar troviĝas pluaj konstruaĵoj laŭ la Bauhaus-stilo. Kontraŭe en Erfurto, kie la moderna arkitekturstilo sukcesis prezenti sin ĉie ajn en la urbo. La reforma arkitekturo ĉefe videblas ĉe multaj vendejoj kaj loĝdomblokoj de la antaŭurboj.

Ekzemploj en Erfurto redakti

Kiel ekzemplo nomatas ofte la kvartaloj en la Hanse-urboparto en la eosta periferio. Sed ankaŭ en la nordo tiaĵoj ĉeestas! Inter 1926 kaj 1928 la asocio Wohngemeinschaft Erfurt konstruigis tiajn domojn en tipa loĝdomkvartalo enkadrita kaj trakondukita per la stratoj Hohenwinden-, Salinen-, Gruben- kaj Barkhausenstraße. La fare de la hamburga komercisto kaj entreprenisto Hermann H. Bösenberg fondita societo k.l.r. kreis - laŭ la planoj de la arkitekto Otto Jacobsen - la plej grandan neinterrompitan kaj unuecan doman komplekson de la tuta Vajmara Respubliko. Ĝi donis spacon al ĉ. 300 loĝejoj.

Antaŭ ne multaj jaroj la societo KOWO sanigis - kun la helpo de engaĝiĝintaj homoj - la kvartalon, kies malkonstruo jam estis de ne malmultaj planita.

Monumento redakti

En unu de la kvar internaj kortoj faritis en 1926 - omaĝe al Bösenberg - puto el ŝtono. Ties severa kuboforma superkonstruo kun meza fusto kun akvodoniloj, krono kaj du konoformaj pelvoj povas esti interpretata kiel rezulto de strikta sekvo de la klara formdonado de la movado Neues Bauen de la 1920-aj jaroj.

Antaŭ instali sin en Erfurt en 1926 Jacobsen estis kunlaboranto de la hamburga urboplandaddirektoro Fritz Schumacher. Kune kun Bösenberg li realigis - laŭ la modeloj de hamburgaj konstrukooperativoj - ankoraŭ aliajn loĝejojn (ekz. en la Hanse-urboparto). Fono ideologia estis ankaŭ sociala reformemo. Post la mizeroj de la Unua mondmilito kaj la inflacio la blokoj ebligu ankaŭ al neriĉaj familioj bone kaj digne loĝadi. Same por tio en Erfurto elstaras la nomoj Bösenberg kaj Jacobsen. Hodiaŭ la puto estas seka kaj jam ne donas akvon.

Fonto redakti

Pri la monumento ĉe erfurt-web.