Bøur estas malgranda vilaĝo de Ferooj. Ĝi situas sur la insulo Vágar, je la koordinatoj 62° 5′ 27″ N 7° 22′ 3″ U / 62.09083 °N, 7.36750 °U / 62.09083; -7.36750 (mapo), kvar kilometrojn el Sørvágur, kaj estas parto de la komunumo Sørvágs Kommuna. Ĝia poŝtkodo estas FO 386.

Bøur, en oktobro 2005.
Strateto en Bøur.

Bøur troviĝas en la okcidenta parto de la insulo, norde de Sørvágsfjørður. El la vilaĝo videblas belega panoramo de la ĉirkaŭa maro kaj de la rokaj insuletoj Tindhólmur, kun ties multaj pintoj, kaj Gáshólmur kaj ties du "drangar" (grandaj, pintaj klifoj elstarantaj el akvo). Tiu pejzaĝo famiĝis per multaj pentraĵoj kaj fotoj.

La malnovaj domoj de la vilaĝo estas dense grupigitaj, kun mallarĝaj aleoj inter ili. Okcidente staras la loka preĝejo, konstruita en 1865. Bøur estas malnova vilaĝo : la unua skribita mencio datiĝas de 1350, sed la unuaj loĝantoj verŝajne alvenis eĉ pli frue.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti