B-muzikaĵo kutime troveblas sur unuopaĵoj. Ili estas muzikaĵoj kiuj ne atingis spacon sur albumo, sed plivalorigas la unupaĵan KDn.

La letero B rilatas al la 7-cola vinila diskoj, sur kiuj unuopaĵoj estis eldonataj dum la fruaj 1950-aj jaroj. Tiuj diskoj havis sur la A-flanko la varbatan muzikaĵon kaj sur la B-flanko aliaj, kutime nekonitajn muzikaĵojn.

La kutimo kunmeti B-muzikaĵojn kun la unuopaĵo sur la KD ebligas al la muzikgrupoj montri nealbumajn, neradiotaŭgajn, instrumentajn, eksperimentajn aŭ malplivalorajn muzikaĵojn.