Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

B4U-ACT (la siglo en la angla prezentas vortludon kun la frazo «antaŭ ol vi agos») estas usona neprofitcela organizaĵo kun la sidejo en Marilando, fondita en 2003 kaj formita de pluraj libervolaj bonreputaciaj profesiistoj pri mensa sano, kelkaj memdifinitaj kiel pedofiloj[1], kies ĉefa celo estas psikologie kaj emocie helpi la homojn sekse altiritaj al infanoj, kaj ankaŭ batali kontraŭ la sociaj antaŭjuĝoj rilate al pedofilio[2].

B4U-ACT
B4U-ACT
Komenco 2003 vd
Sidejo Marilando (Usono)
Tipo neprofitcela organizaĵo
Lingvoj

angla

Retejo b4uact.org
vdr

Bazante sin sur humaneca filozofio kaj el renoviganta medicina vidpunkto, la profesiistoj kiuj formas la organizaĵon ne rigardas la pedofilojn (vorto kiun la organizaĵo preferas eviti por aludi ilin) kiel malsanuloj, perversiuloj aŭ krimuloj, sed kiel tute respektindaj homaj estuloj kapablaj honeste kontribui al la socio. El tiu ĉi perspektivo, iliaj klientoj estas ĉiam traktataj en delikata maniero kaj sen antaŭjuĝoj[3].

Inter ĝiaj aktivaĵoj, B4U-ACT donas konferencojn por eduki la profesiistojn pri mensa sano rilate al la pli taŭgaj alproksimiĝoj al pedofiloj kaj aranĝas seminariojn, unikaj en sia speco, en kiuj homoj sekse kaj emocie altiritaj al infanoj povas dialogi kaj diskuti sur sama nivelo, kun respekto kaj kompreno, kun psikiatroj kaj aliaj specialistoj kiuj ĝenerale traktas aŭ esploras la temon. En tiuj seminarioj oni diskutas pri la problemoj kaj suferoj kaŭzataj de la antaŭjuĝoj kaj de la socia infamiado sur tiuj homoj kaj precipe pri la maniero atingi, ke ili povu digne vivi[4].

Referencoj redakti

  1. Goode, Sarah. Understanding and Addressing Adult Sexual Attraction to Children: A Study of Paedophiles in Contemporary Society. Londono: Taylor & Francis, 2009, p. 186. ISBN 0415446260.
  2. About Us Arkivigite je 2013-01-21 per la retarkivo Wayback Machine (angle) Oficiala retloko de B4U-ACT.
  3. Principles and Perspectives of Practice Arkivigite je 2013-01-21 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala retejo de B4U-ACT.
  4. Mental Health Group Looks to Remove Stigma From Pedophilia (angle) FoxNews.com, 2011-08-24.

Eksteraj ligiloj redakti