Kine, la B filmoj estas filmoj kun minimuma buĝeto kaj reklamado kaj kies ambicio estas trafi moderan sukceson.

Ekde la 1930-oj, en la usona kinejoj videblis du filmoj en la sama seanco. La unua (A filmo) estis buĝetega filmo kun ĉieesta reklamo por allogi la spektanton dum la dua (B filmo) estis malpli fama filmo kiu uzeblis kiel kromaĵo. Preskaŭ ĉiuj spektantoj venis nur por vidu la unuan, sed kelkaj restis por la dua. Do, tiu sistemo ebligis al malbuĝetegaj produktaĵoj famiĝi fronte al la ĝenerala publiko.

Longe, tiu esprimo signifis filmon kun malbona kvalito, sed ekde la 1990-oj, ĝi estas precipe uzita por signifi filmon ne destinita al la ĉefa flua publiko sed prefere tiu, kies intereso kuŝas en iu aparta fako.

B filmoj redakti

Kelkaj B filmoj pro ajnaj kialoj poste famiĝis, kia Ladies of the Chorus en kiu aperis Marilyn Monroe, kiu post sia famiĝo sekve famigis ankaŭ tiun filmon.

Eksteraj ligiloj redakti

Intervjuoj de B filmo profesiuloj