Bacardi (hispane bakaɾˈði) estas unu el la plej grandaj private tenitaj, famili-posedataj alkoholaĵfirmaoj en la mondo. Origine konata pro sia samnoma blanka rumo Bacardi, ĝi nun havas vastan gamon da produktoj de pli ol 200 markoj kaj etikedoj. Fondita en Kubo en 1862 kaj familie posedata dum sep generacioj, la firmao laborigas pli ol 7 000 homojn kun vendo en proksimume 170 landoj.

rumo Bacardi
la historia ĉefsidejo en Havano

La firmao Bacardi intertempe havas sian ĉefsidejon en Hamiltono (Bermudo), kaj havas direktoraron gviditan fare de la prapranepo de la origina fondinto, Facundo L. Bacardí.