Badr Soultan

Maroka kantisto

Badr Soultan (arabe: بدر سلطان, tamazigte : ⴱⴰⴷⵔ ⵙⵍⵟⴰⵏ; lia vera nomo estas Badr Zakraoui, naskiĝis la 2-an de majo 1985 en أحفير - Ahfir) estas populara maroka kantisto kaj kantaŭtoro kies muzikstilo estas konsiderata 'romantika'. Li interpretas ankaŭ religiajn kantojn disvastigitaj en la marokaj amaskomunikiloj dum la vesperoj de la Ramadano[1].

En 2007, li ricevis la premion por la plej bona juna maroka kantisto[2]. Badr Soultan ankaŭ kunlaboris kun multaj famaj marokaj kaj arabaj kantistoj.

Li partoprenis en multaj muzikfestivaloj kaj televidaj elsendoj, ekzemple en la populara programo Taghrida de la maroka tv-ĉeno Al Aoula, en formo de muzika intervjuspektaklo, kiu malfermas siajn pordojn al reprezentantoj de la nuntempa maroka populara muziko. Badr Soultan ankaŭ aperis en la pintaj muzikaj furorlistoj de Maroko. La muziko de Badr Soultan akiris popularecon ne nur en Maroko sed ankaŭ inter la maroka diasporo tutmonde. Li laboris kun pluraj bonfaraj asocioj favore al handikapuloj.

Kantaro (elekto) redakti

Liaj kantoj ofte tuŝas temojn de amo, rilatoj, kaj socialaferoj, resonante kun aŭskultantoj. Lia muziko ofte asimilas elementojn de tradiciaj marokaj melodioj kun modernaj sonoj, kreante unikan miksaĵon kiu allogas larĝan spektantaron.

  • Manich Manna
  • Ki Ndir Ntoub
  • Ha Mhayni
  • Nawdi Kiki
  • Rah li Rah (Kio malaperis, malaperis)
  • La Tgoulich La (Ne diru ne)

Referencoj redakti

  1. (fr) Salama Guisser, Intitulé «Soubhanaka Allah» : Un premier single religieux pour Badr Soultan, Aujourd'hui le Maroc, la 15-an de majo 2020.
  2. (ar) Maha El-Fateiri, "جديد بدر سلطان "تمنيت" يبلغ مليون مشاهدة على "يوتيوب", Bladna24, la 22-an de februaro 2023

Eksteraj ligiloj redakti

Badr Soultan, Facebook

Manich Manna, YouTube