Bahaismo en Armenio

La plej frua kontakto dokumentita ĝis nun, inter la armenoj kaj la Baba-Bahaa-religioj komenciĝis en la historio de la religio ekde la epokoj de la ekzilo en karceroj kaj ekzekutado de la profeto Bab, la fondinto de la Baba Kredo, rigardita de bahaanoj kiel religio kiu anoncis kaj preparis la vojon por Bahá'u'lláh, sed tiu kontakto bone finiĝis pro ago de armena oficiro kiu petis ne mortigi lin kaj tio okazis tiel (vidu Bab). En la jaro 1850 la instruoj de la nova religio estis portitaj en Armenion. Multe da esplorado estas necesa por determini la detalojn.

Jardekojn poste, dum la tempo de sovetpremo kontraŭ la religio, la bahaanoj en Armenio estis izolitaj kaj inter ili kaj de aliaj mondaj bahaanoj. Poste, antaŭ la jaro 1963, la bahaaj komunumoj estis registritaj en Erevano kaj Artez kaj estis komunikado de novaj fonditaj komunumoj.

Poste, en la tempo de la Perestrojko, kiam kreskantaj liberecoj estis permesitaj, ekzistis sufiĉe da bahaanoj en kelkaj urboj kio permesis la kreadon de lokaj bahaaj spiritaj asembleoj en la jaro 1991. La armenaj bahaanoj povis elekti tie sian propran Nacian Spiritan Asembleon en 1995. En tia situacio, kie religia observado estis krima agado, religia censo estis problema. Operation World, publikigita en 2001, informis ke en Armenio estis ĉ. 1400 bahaanoj. Tri jarojn poste, bahaanoj tamen informis nur 200 kredantojn. Bahaanoj ĝenerale nur kalkulas plenkreskajn voĉdonajn membrojn de la komunumo, la aliaj eble estis statistike generitaj de hazarda provaĵo inkludi ĉiujn aĝojn.

Ankaŭ estas bahaanoj en la armena diasporo kaj bahaanoj kiuj vizitas Armenion. Ĉirkaŭ 15 armenaj bahaanoj vojaĝis al Kievo, Ukrainio, inter 730 partoprenantoj de regiona konferenco de tiu religio en 2009.

Eksteraj ligiloj redakti

Bahaanoj en Armenio (angle) Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine