Bajao (muziko)
Bajao (portugale baião, ankaŭ baiano aŭ abaianado) estas danco kaj tre influa ritmo de la muziko de nordorienta Brazilo (música nordestina).[1] Tiu ĉi fundamenta ritmo estas je variaj instrumentaĵoj bazo de la plej multaj muzikstiloj de ĉi tiu regiono: forró, koko, cirando kaj embolado. La bajao devenis el la popoldanco baiano, kiu originas en Bahia kaj unuafoje estis menciata en 1842. Tipaj instrumentoj de bajao estas pandero, zabumbo, akordiono (sanfono), triangulo kaj gitaro (violão).
Grava muzikisto por ĉi tiu ĝenro estis Luiz Gonzaga (1912–1989) el Exu, federaciero Pernambuko.
Literaturo
redakti- José Maria Tenório Rocha, Tiago de Oliveira Pinto: Banda-de-Pífanos, die Instrumental-Ensembles des Nordostens, en: Brasilien. Einführung in die Musiktraditionen Brasiliens, eldonita de Tiago de Oliveira Pinto. Schott, Majenco k.a. 1986, ISBN 3-7957-1811-2, S. 89–120
Referencoj
redakti- ↑ José Maria Tenório Rocha, Tiago de Oliveira Pinto: Banda-de-Pífanos, die Instrumental-Ensembles des Nordostens, en: Brasilien. Einführung in die Musiktraditionen Brasiliens, eldonita de Tiago de Oliveira Pinto, Majenco k.a. 1986, p. 95.