Cirando
Cirando (portugale ciranda) estas cirklodanco de brazila muziko, kiun oni origine ludis por infanoj. La dancantoj sin kaptas je la manoj kaj dancas en cirklo. La muzika akompanskemo estas tiu de bajao, kiun ludas zabumbo, pandero kaj ganzao (stertora muzikinstrumento), povas alveni flutoj aŭ klarnetoj. Cirando estas disvastiĝinta precipe en la nordoriento de Brazilo.