Balenŝipo estas ĝenro de ŝipo, specife ekipita por balenkaptado, kaj preparado de la kaptitaj balenoj. La unuaj ŝipoj ekskluzive dediĉitaj al la serĉado kaj kapto de balenoj aperis en la 16-a jarcento.

Vapormotora balenŝipo el Sept-Îles (Kebekio), ĉirkaŭ la jaro 1900.

Malnovtempe, balenkaptistoj transportis la kaptitajn balenojn al surtera balenstacio aŭ manufakturo. Poste, danke al teknologia progreso, ili ekis alporti balenojn rekte al manufakturŝipoj meze de la oceanoj.