Ballon (baleto)

(Alidirektita el Ballon)

Ballon estas la ebleco de dancisto de baleto ŝajnigi tenadon de pozicion en la aero. Ĝi eble estas nomita post la franca dancisto Claude Balon, tamen ĝia nomo ankaŭ eble venis de la franca vorto ballon, kies signifo estas "balono, aerostato". Ĝi ankaŭ temas pri la kvalito de saltoj aŭ allegro paŝoj kiuj havas molajn sed kontinuajn resaltojn de/al la planko aŭ sceno, ekzemple, serio de balotte saute. Dancisto kun bona natura ballon kutime havas grandan naturan salton kaj longajn aĥilajn tendenojn.

Por plenumi la pli postulantajn eroojn, dancisto aspektas kvazaŭ defianta la leĝojn de fiziko. Baza fiziko kaj komprenado de homa percepto provizas eblecon kompreni ĉi tion. Alta nivelo de fizika taŭgeco estas postulata por plenumado.

Ekzemple, dum la granda jeté, la dancisto povas aspekti kiel ŝvebanta. Fizike, lia/ŝia centro de maso moviĝas je parabolo, same kiel ĵetita ŝtono. Observanto havas limigitan eblecon ekscii situon de la centro de maso kiam la dancisto ŝanĝas sian konfiguron dum la flugo. Por fari ĉi tion la dancisto etendas siajn brakojn kaj gambojn, kio kamuflas la falon kaj kondukas al percepto de la dancisto kvazaŭ ĝi estas flosanta.

La pas de chat (paŝo de la kato) kreas similan iluzion. La dancisto startas de plié, tiam dum la ascendanta fazo de la paŝo, rapide levas ĉiun genuo en sinsekvo kun koksoj turnitaj eksteren, tiel ke por momento ambaŭ piedoj estas en la aero samtempe, pasanta unu la alian. Por momenton, la dancisto aspektas kiel pendanta en aero.

La surteriĝo devas esti plenumita zorge, la dancisto fleksas la genuojn kaj ruligas la piedon ekde piedfingro ĝis kalkano. Por arta kaj ankaŭ sekureca kaŭzoj ĉi tiu tekniko devas esti instruita per kompetentulo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti