Bani Khoshnoudi [elp. Bani Ĥoŝnudi] (naskiĝis en 1977 en Teherano, Irano) estas produktistino, bildartistino kaj verkistino. Kiel produktistino kaj bildartistino ŝia laboro esploras temojn ligitajn al revolucio, moderneco kaj ilia efiko alla memoro, ekzilo kaj migrado[1]. Ŝiaj filmoj kaj dokumentarioj estis montritaj kaj premiitaj internacie. Krom farado de filmoj, ŝi eksperimentas kun video- kaj soninstalaĵoj. Ŝia laboro estis ekspoziciita en galerioj kaj muzeoj ĉirkaŭ la mondo[2].

Bani Khoshnoudi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1976 (1976-11-30) (47-jaraĝa)
en Teherano
Ŝtataneco IranoUsono
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr
Bani Khoshnoudi

Bani difinas sin kiel transnacian artiston ĉar ŝi vidas sian laboron ekster specifa nacia kunteksto kaj klopodas ligi rakontojn translime[3]. Khoshnoudi naskiĝis en Teherano kaj elmigris en 1979 al Usono dum la Irana Revolucio, kie ŝi studis arkitekturon, fotografion kaj kinematografion ĉe la Universitato de Teksaso en Aŭstin, Usono. Poste ŝi loĝis en Francio kaj ekde 2009 en Meksiko. Ĉeeventoj organizitaj de la Austin Film Society ŝi konatiĝis kun aŭtorkino, sed ankaŭ kun etnografiaj, avangardo- kaj eseofilmoj[3].

Kiam ŝi kompletigis siajn filmstudojn, ŝi vojaĝis al Irano kaj faris sian unuan dokumentan filmon "A People in the Shadows", en kiu ŝi uzis observadon kaj metodojn de rekta kinejo. Aspekto kiu karakterizas ŝian dokumentan laboron estas la uzo de arkivmaterialo. Ŝi kredas, ke uzado de arkivaj materialoj permesas al ni konservi distancon dum ni pensas pri loko kaj kiel ni povas kolektive rezisti la efikojn de faŝismo kaj subpremaj ŝtatoj kiam ni vivas fragmente kaj malproksime de niaj familioj. Ŝia unua mallonga fikcia filmo "Transits: Our Traces, Our Ruin" estas inspirita de atestoj de ekzilitoj el Afganio, Irano kaj Kurdio[4]. Per la mallonga filmo Transit (2005) ŝi gajnis la Premion de la Ĵurio ĉe la Festivalo Premiers Plans Angers kaj estis nomumita por la Premio Jean Vigo.

En 2014 ŝi estis komisiita por fari dokumentan filmon pri la Nobelpremiito pri paco, Ŝirin Ebadi, por la franca/germana tv-kanalo ARTE[5].

Honoroj redakti

En 2022, ŝi ricevis la Premion Herb Alpert en la Artoj[3]. Ŝi estas la fondinto de la aŭdvida produktentrepreno Pensée Sauvage Films.

Filmoj (elekto) redakti

  • 2018: Fireflies
  • 2014: The silent majority speaks (La silenta plimulto parolas), fresko pri 100 jaroj da politika ribelo en Irano
  • 2012: Ziba
  • 2008: A people in the shadows (Popolo en la ombroj)[6]
  • 2005: Transits, Our Traces, Our Ruin, eksperimenta mezlonga filmo
  • 2004: Shirin Ebadi, a Simple Lawyer, dokumenta filmo
  • 2003: The New Criminals of Europe, dokumenta filmo, farita kun GISTI ĉe la rifuĝinta tendaro en Calais, norda Francio.

Instalaĵoj redakti

  • 2023: Here and There: Minutes on the new Iranian revolution
  • 2017: Trains of the Revolution
  • 2013: Scaffold
  • 2012: Paradox of Time: Studies in Memory
  • 2009: Untitled by an Anonymous Artist
  • 2007: Tehran Portraits

Referencoj redakti

  1. (es) El Chinero, un cerro fantasma, de Bani Khoshnoudi, en El Museo Experimental El Eco | UNAM Global». la 28-an de aprilo 2022.
  2. (nl) Films from Iran for Iran (Filmoj el Irano por Irano), Bozar, la 24-an de aprilo 2023
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) Bani Khoshnoudi Page | The Herb Alpert Award in the Arts. herbalpertawards.org, la 30-an de marto 2022.
  4. (en) Bani Khoshnoudi | The Herb Alpert Award in the Arts. herbalpertawards.org. la 28-an de marto 2022.
  5. (en) Bani Khoshnoudi, Kinoelektron
  6. (fr) Entretien avec Bani Khoshnoudi, réalisatrice iranienne, TV5 Monde, la 24-an de decembro 2014.

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Oficiala retejo de Bani Khoshnoudi