Barátság
Barátság [bara:tŝa:g] Amikeco estis hungarlingva socia, literatura kaj arta revuo en Rumanio aperinta dufoje monate en Kluĵo inter decembro 1939 kaj aŭgusto 1940.
Redaktoroj redakti
Respondecredaktoro József Nagy (ĵurnalisto), redaktoro Lajos Dánér.
Publikaĵoj redakti
La revuo publikigis poemojn kaj prozaĵojn de Viktor Brassai, Lajos Dánér, Jenő Hobán, Lajos Létay, Sándor Kibédi, József Nagy (ĵurnalisto) kaj Gyula Walter, same historisciencajn artikolojn de Sándor Bíró (historiisto); tradukaĵojn al hungara lingvo el poemoj de rumanaj poetoj, interalie de George Sbârcea.
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2013-10-01 per la retarkivo Wayback Machine