La Baraba-stepo (ruse Барабинская низменность, Baraba Ebenaĵo; malofte en la rusa Барабинская степь, Baraba-stepo) estas ebenaĵo en sudoriento de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo inter Obo kaj Irtiŝo en Rusio.

Baraba-stepo
Geografia regiono
pejzaĝoebenaĵo [+]

LandoRusio

Supermara alteco125 m [+]
- koordinatoj55° 42′ 0″ N, 78° 0′ 0″ O (mapo)55.778Koordinatoj: 55° 42′ 0″ N, 78° 0′ 0″ O (mapo)


Baraba-stepo (Rusio)
Baraba-stepo (Rusio)
DEC
Baraba-stepo
Baraba-stepo

Map
Baraba-stepo
vdr
La Baraba-stepo (fotita de Transsiberia fervojo)

Situo redakti

Ĝi estas iomete monteta arbara stepa ebeno kun areo de 117.000   km². Ĝi okupas la okcidentan parton de la Novosibirska provinco kaj la orientan parton de la Omska provinco etendiĝas norde en la marĉejon de Vasjugana marĉo kaj sude al la Kulunda stepo. La stepon trairas en ties centra parto la Transsiberia fervojo (sekcio Omsk - Novosibirsk). La Baraba-stepo estas 100 ĝis 150 m super marnivelo.

Vegetaĵo redakti

Aparte la suda parto de la Baraba-stepo estas karakterizita per paralelaj, plilongigitaj altaĵoj, kurantaj en la orienta-okcidentan direkton. Tiuj altaĵoj estas kovritaj per grasa stepo, interrompis ilin arbaroj de betulo. Oftas la nigra tero. Inter la altaĵoj situas sen-elfluejaj malaltaĵoj kun lagoj, tiel la sala Lago Ĉani, la Ubinskoje-lago kaj la Sartlan-lago. La malaltebenaĵojn karakterizas torfaj kaj salaj marĉoj.

Uzo redakti

La Baraba-stepo estas unu el la plej gravaj agrikulturaj regionoj de Siberio. Ekzistas aparte praktikata agrikulturo kaj laktofarmado. La kultivado komenciĝis en la 18-a jarcento, intensiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento kaj precipe de la 1930-aj jaroj per melioradaj mezuroj - interalie sekigo de marĉoj kaj lagoj. Hodiaŭ la plimulto de la Baraba-stepo estas kampoj kaj paŝtejoj, dum la originala vegetaĵaro estis tre reduktita.