Barbolla [barBOlja] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Barbolla estas komprenebla etimologie kiel Barbolla. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon El Olmo (La Ulmo) kaj du domarojn nune senhomajn nome Corralejo [koraLEĥo] (bestokorteto) kaj Villarejo [biljaREĥo] (vilaĝeto).

Barbolla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 3° 40′ U (mapo)41.325833333333-3.6725Koordinatoj: 41° 20′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alto 942 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Barbolla (Provinco Segovio)
Barbolla (Provinco Segovio)
DEC
Barbolla
Barbolla
Situo de Barbolla
Barbolla (Hispanio)
Barbolla (Hispanio)
DEC
Barbolla
Barbolla
Situo de Barbolla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barbolla [+]
vdr
Barbolla en la provinco Segovio.
La preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 26,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 139 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 650 el 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 76 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Navares de Ayuso, Aldeonte, Boceguillas, Sepúlveda, Sotillo kaj Castillejo de Mesleón.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de 1247.

Krom Barbolla, la municipa teritorio havis ĝis kvin setlejojn el kiuj nur unu, nome El Olmo, estas ankoraŭ loĝata. En 1204 estis nomita Sancta Maria del Olmo kaj en 1591 Nuestra Señora del Olmo, sed ekde 1759 simple kiel El Olmo, kiu ekformis parton de Barbolla en 1847. El la aliaj kvar setlejoj, du ankoraŭ estas viziteblaj. Temas pri Corralejo, ĝis la 16-a jarcento konata kiel Corral de Yuso kaj kiu en 1950 havis 41 loĝantojn, kaj Villarejo, ĝis la 16-a jarcento konata kiel Villarejo de la Serna kaj kiu en la censo de 1950 aperis kun ankoraŭ 16 loĝantoj. Nenio restas kontraste el la aliaj du setlejoj el kiuj estas registroj: nome Soña, literumita Sonna en referencoj de 1247, kaj Zarzosa, literumita en 1591 kiel Çarzossa.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti