Barejna dinaro
valuto uzata en Barejno
La Barejna dinaro - arabe دينار بحريني - estas la nacia valuto de Barejno. Unu dinaro estas dividita je mil filsoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BHD. Ekde la jaro 2001 la dinaro estas fikse ligata al la usona dolaro je kurzo 1 USD = 0,376 BHD. Po valuta unuo, do po unu dinaro, la barajna dinaro laŭ la stato de 2010 estas la dua plej valora valuta unuo tutmonde, post la kuvajta dinaro. Ekzistas diskutoj anstataŭigi la nacian valuton per komuna interŝtata valuto de la Golfa Koopera Konsilo.
Barejna dinaro | |
---|---|
Ŝtato: | Barejno |
Subdivido: | 1000 filsoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | BHD |
Mallongigo: | BD |
Ŝanĝokurzo: (la 15-an de oktobro 2010) |
1 usona dolaro = 0,376 BHD (fikse) 1 eŭro = 0,52975 BHD |
![]() | |
Eksteraj ligilojRedakti
- retejo de la centra banko de Barejno Arkivigite je 2021-01-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Monbileto de Barejno (angle) (germane)